Català | Castellano | English | Français | Deutsch | Italiano | Galego | Esperanto
En aquest lloc «web» trobareu propostes per fer front a problemes econòmics que esdevenen en tots els estats del món: manca d'informació sobre el mercat, suborns, corrupció, misèria, carències pressupostàries, abús de poder, etc.
Ĉefpaĝo | Kiuj ni estas? | Kontakto kaj kuriero | Blogo

Publikaĵoj de Joan Bardina Studoj Centro:

Malgranda historio de la monero.
Agustí Chalaux de Subirà, Brauli Tamarit Tamarit.

La Komunuma Kapitalismo.
Agustí Chalaux de Subirà.

Ilo por konstrui la pacon.
Agustí Chalaux de Subirà.

La unua jur-ŝtato de la mondo.

Maletin de mono.«Ni estas en jur-ŝtato». Tion asertas kelkaj politikistoj, funkciuloj, juristoj, militistoj, ktp. kiam ili parolas pri la propra ŝtato, des pli se temas pri la nuntempaj parlamentaj sistemoj.

Verdire jam pasis 4.300 jaroj de kiam ekzistis, plej verŝajne, la lastaj jur-ŝtatoj de la mondo: la imperiurboj de la antikva Mezopotamio.

Ekde la apero de la anonima mono, la komerco tre akceliĝis dum, samtempe, la publikaj institucioj komencis esti influitaj de tiu nova ilo, tiel ke ni vivas en vera «fakto-ŝtato» en kiu la veraj regantoj estas la faktaj povoj.

La anonima mono estas ilo kiu ne postlasas juran pruvon, tial ĝi estas instrumento kiu faciligas plurtipajn premojn sen lasi pruvojn kaj ankaŭ la senpunon de la agoj de la premintoj.

Se iu homo aŭ kolektivo agis maljuste kontraŭ iu alia, dankon al la anonima mono, la aginto havasla eblon provi subaĉeti la juĝiston aŭ la tribunalon kiu povus lin kulpigi. Sed se la subaĉeto ne estas akceptita, tiam la frustrita subaĉetanto povas pagi al homo aŭ homoj kiuj povas premi al la rifuzantoj de la subaĉeto, ĉion oni povas fari sen lasi jurajn pruvojn.

Se la konscio de homo aŭ kolektivo vekiĝas kaj malkovras la ekzisto de la problemo kaj decidas apliki efikan rimedon por ĝin solvi, la homoj kiuj profitas de la problemo povos provi, unue, subaĉeti la militistojn kaj, due, subaĉeti la homon aŭ homojn kiuj povas premi al la militistoj, tiel ke oni malfaciligos la klopodojn de tiuj kiu deziras la homan evoluon en sia koncerna agad-fako.

La anonima mono, kiel instrumento, permesas ke estu mem la subpremaparato de la ŝtato kiu agadu senpune kiel ilo por favori al la faktaj povoj, kiam tiuj ĉi subaĉetas la politikistojn kiuj okupiĝas pri la rego de la ŝato, sendepende de siaj partiaj inklinoj. La politikistoj kiuj profitis el la subaĉeto asertas ke siaj civitanoj vivas en «jur-ŝtato» dum tiuj politikistoj mem fieras pro sia ŝajna kaj nemeritita bon-reputacio.

En ĉiuj ĉi kazoj, se iu homo decidas komenci jurproceson kontraŭ la povoj kiuj lin premas, en plej multaj okazoj, la akuzinto iĝos akuzito pro manko de pruvoj.

Tio kio validas por la anonima mono, validas ankaŭ por la telematika anonima mono (la kriptomono kiel ekz. Bitcoin) kaj por la ne anonima telematika mono kiu estas sub la kontrolo de telematika reto kies administranto povas libere modifi ĝian enhavon, tiel ke la rezulto estas sama kiam la telematika monreto estas je la manoj de homoj kiuj povas fiuzi tiun kontrolon kaj ne respondeci antaŭ iu ajn.

La transformo de la moninstrumento al ilo kiu potencigu la travideblon kaj la respondecon iĝas do, la politika reformo plej grava, ĉar ĝi ebligos la enkondukon de multaj aliaj reformoj en nia socio.

Je ĉiu kolektiva maljustaĵo, ofte iu minoritato elprenas profiton, dum la plimulto estas damaĝita, tiel ke ĉiuj, en iu aŭ alia mezuro, estas iuaspekte viktimoj. Klarigaj estas la informoj de NASA kaj UN, laŭ kiuj la «riĉuloj» povas ruinigi nian civilizacion. Se ni anstataŭas en la frazo «riĉuloj» per «fakto-povoj», premantaj la homojn kaj kolektivojn kiuj volas savi la civilizacion por transformi ĝin al strukturo favora al vivestaĵoj, ni pli bone komprenos la situacion. Tial, kiam ĝi okazos, la mona reformo ne estos de unuj kontraŭ aliaj sed ĝi estos revolucio kiu bonutilos al ĉiuj.

Kiu estos la unua jur-ŝtato de la mondo post 4.300 jaroj? Ĝia kreo reprezentos ankaŭ la komenco de la revolucio de la respondeco.

Brauli Tamarit Tamarit.
Lundo 13 oktobro 2014.
Tradukis: Karles Berga.


Rilataj ligoj:

Senarmigi la monajn falilojn.

Du intervjuoj al Benito Muros. Sen Laŭplana Kadukiĝo (SOP, SLK).

Malgranda historio de la monero.

Ĉefpaĝo | Kiuj ni estas? | Kontakto kaj kuriero