Català | Castellano | English | Français | Deutsch | Italiano | Galego | Esperanto
En aquest lloc «web» trobareu propostes per fer front a problemes econòmics que esdevenen en tots els estats del món: manca d'informació sobre el mercat, suborns, corrupció, misèria, carències pressupostàries, abús de poder, etc.
Ĉefpaĝo | Kiuj ni estas? | Kontakto kaj kuriero | Blogo

Publikaĵoj de Joan Bardina Studoj Centro:

Malgranda historio de la monero.
Agustí Chalaux de Subirà, Brauli Tamarit Tamarit.

La Komunuma Kapitalismo.
Agustí Chalaux de Subirà.

Ilo por konstrui la pacon.
Agustí Chalaux de Subirà.

Kiuj ni estas?

La nomo de la Centro ŝulldiĝas al la pedagogo kaj instruisto de instruistoj  Joan Badina i Castarà (Sant Boi de Llobregat 1877-Valparaiso 1950) kiu krom revoluciiganto de la kataluna pedagogio en la komenco de la 20-a jarcento, estis kreinto kaj instiginto de novaj sociaj, ekonomiaj kaj politikaj vojoj.

La Studcentro Joan Bardina estas neprofitcela associo registrita en la Registre d’associacions de la Generalitat de Catalunya num. 7156- NIF G58300153, fondita la 25-an de oktobro de 1984 cele al evoluigo, surbaze de la sugestoj de Joan Bardina, de studoj kaj proponoj kiuj helpu en la priskribo de modelo de homaj solidareco kaj kunvivado.

La prilaborataj esploroj, skizitaj de Agustí Chalaux de Subirà (Sant Genís dels Agudells 1911-Barcelona 2006) de antaŭ multaj jaroj, ĉirkaŭrilatas la sekvajn punktojn:

  • Aplikado de «fenomenologia eksperimenta empirismo»  al la sociaj, ekonomiaj kaj politilkaj fenomenoj, logike analizeblaj kaj teĥnike eksperimenteblaj, cele al serĉo de strukturoj favorigantaj de konkretaj liberoj.
  • Prilaboro de unusenca terminologio –nepra en kiu ajn «scienca» pritrakto de la fenomenoj-laŭ studo de la origina signifo de la vortoj kaj ties derivaĵoj (sem-etimo-lingvistika).
  • Interfaka studo de la diversaj etapoj de la natura historio, specife la homa, kiel enkadrigo kiu permesu komprenigi la nuntempaj sociaj kaj komercaj konfliktoj.
  • Studo pri la ĉefa temo utila laŭ la historio: ekonomio, inventaĵo, entrepreno, kapitalo, merkato, laboro, mono, ekologio...
  • Studo kaj proponoj por raciigo de la mono, cele al ĝia estigo en ilo responsiga, ĉioinforma kaj do, librotenada en si mem,  de la merkato kaj de la socio («telematika ĉek-fakturo»).
  • Studo de la eblaj sociaj sekvoj derivitaj de telematika reformo de la monsistemo: telematika arĥivo de personaj donitaĵoj sub la protekto de Justico sendependa de la Ŝtato, imposta simpligo, ĉioenkalkulado, preciza merkometrio, eksperimenta ekonomia scienco...
  • Ellaboro de proponoj pri:
    • «Klara libera merkato kaj travidebla socio». Eviti ke la «komerca mono» iĝu «mono de korupto kaj povo» kaj eviti la komercigo de la alvokigoj kaj liberalaj institucioj.
    • «Dialektiko inter «arkio kaj anarkio»». Precizigi la funkciojn de la sociaj gvidorganoj je ĉiuj niveloj, por malebligi ilian transformiĝon en povo kontraŭ la personoj ĉu individuaj, sociaj aŭ naciaj.
    • «Dialektiko inter privata kaj komuna havaĵo». Formuli la hipotezon de la «komuna komerca havaĵo» teknike eksperimentebla pere de la «telematika ĉek-fakturo».
  • Studo de strategioj por la sukcesigo de la formulitaj proponoj.

Tradukis: Alfons Tur.

Ĉefpaĝo | Kiuj ni estas? | Kontakto kaj kuriero