Català | Castellano | English | Français | Deutsch | Italiano | Galego | Esperanto
En aquest lloc «web» trobareu propostes per fer front a problemes econòmics que esdevenen en tots els estats del món: manca d'informació sobre el mercat, suborns, corrupció, misèria, carències pressupostàries, abús de poder, etc.
Ĉefpaĝo | Kiuj ni estas? | Kontakto kaj kuriero | Blogo

Publikaĵoj de Joan Bardina Studoj Centro:

Malgranda historio de la monero.
Agustí Chalaux de Subirà, Brauli Tamarit Tamarit.

La Komunuma Kapitalismo.
Agustí Chalaux de Subirà.

Ilo por konstrui la pacon.
Agustí Chalaux de Subirà.

Katalunio havas abundan puran energion.

Ĝi sufiĉas por plenumi la tutan bezonon, sed oni ne profitas ĝin.

Metro Directe. Merkredo 23a de novembro 2005. Paĝo 2.
Àngela Rodriguez.

Greenpeace.Se oni profitus maksimume la renoveblajn energiojn en Katalunio, eblus plenumi la tutan elektran bezonon. Tion klarigas informo de la ekologia organizo Greenpeace, kiu asertas ke en la jaro 2050 Katalunio povus provizi per puraj energioj 18-foje la tutan elektro-bezonon.

La delegitino de Greenpeace en Katalunio, Anna Rosa Martinez, hieraŭ vetis por profiti la renoveblajn resursojn kaj por plenumi la Protokolon de Kyoto, anstataŭ «havi aktivajn la danĝerajn, malpurajn kaj ege karajn nukleajn centralojn».

Memsufiĉa.

Trucafort ventoturbinaro, proksime Turo Fontaubella. Foto: Àlex Tarroja.Laŭ la studo de tiu ONG, Katalunio povus fariĝi memsufiĉa kaj plenumi per renovigeblaj energioj la tutan energian bezonon, eĉ eblus atingi tiun celon nur per termoelektra sunenergio, per fotovoltaeca sunenergio aŭ nur per eola energio.

La studo ankaŭ konkludas ke «Katalunio povus generi sufiĉan elektron por plenumi 14-foje la tutan nunan bezonon, nur per la totalo de la suna potencialo».

La plej bona min-tavolo.

Suna parko en Tàrrega.La respondeculo de la Energia Kampanjo de Greenpeace, Carlos Bravo, substrekis ke nia «energia min-tavolo plej granda estas la Suno, sed se ni volas ĝin profiti, la registaroj hispana kaj kataluna devas anstataŭi la rolon tute marĝenan, kiun ĝis nun ili donis al la suna energio».

Tiucele, Bravo elstarigis ke «plilongigi la vivon de la nukleaj centraloj» en Katalunio estus la «plej malbona decido», kiun oni povus fari, ĉar tiu energio estas «pli multekosta».

Kruda energio.

Carlos Bravo elstarigis ke «ni havas elektran sistemon ne elteneblan bazitan sur la kruda energio kaj la disipo». La respondeculo de Greenpeace certigis ke «antaŭ la jaro 2050 ni povus fariĝi 100% renoveblaj se estus politika volo». Tamen li rekonis ke la «investa kapablo estas limigita».

20%-a minimumo.

Greenpeace petas ke oni plenumu la Eŭropan Direktivon de Renoveblaj Energioj, per minimuma kontribuo de 20% de la primara energio por la jaro 2020. Surbaze de la datumoj de sia informo, la ekologia organizo petas al la Generalitat ke ĝi reprenu la Energian Planon de Katalunio, aprobita en oktobro, ĉar laŭ sia opinio, ĝi ne sufiĉe fortigas la alnomitajn «puraj» energiojn.

Ĉefpaĝo | Kiuj ni estas? | Kontakto kaj kuriero